Andrea Dworkin


Andrea Dworkin
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1946 (1946-09-26)
en Camden, Nov-Ĵerzejo,  Usono
Morto 9-an de aprilo 2005 (2005-04-09) (58-jaraĝa)
en Vaŝingtono,  Usono
Mortokialo Kardivaskulsistema malsano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Bennington College (en) Traduki
Cherry Hill High School West (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Andrea Dworkin
Familio
Edz(in)o John Stoltenberg (en) Traduki (1998–2005) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo eseisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
ĵurnalisto
literaturkritikisto
romanisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.isiswomen.org/wia/wia398/vaw00006.html
vdr

Andrea Rita DWORKIN (26a de Septembro, 1946 – 9a de Aprilo, 2005) estis usona radikala feminisma verkistino kaj aktivulo plej bone konata pro sia analizo de pornografio. Ŝiaj feminismaj verkoj, ekde 1974, etendiĝis dum 30 jaroj. Ili troviĝas en dekduo da verkoj: naŭ libroj de nefikcio, du romanoj, kaj kolekto de noveloj. Alia tri volumoj estis kunverkitaj aŭ kuneldonitaj kun profesoro de usona konstitucia juro kaj feminisma aktivulino, Catharine A. MacKinnon.

La centra celo de la verkaro de Dworkin estas analizo de la okcidentaj socio, kulturo kaj politiko tra la prismo de la seksa perforto fare de viroj kontraŭ virinoj en patriarkeca kunteksto. Ŝi verkis pri ampleksa gamo de temoj kiel pri la vivoj de Johanino de Arko,[1] Margaret Papandreou,[2] kaj Nicole Brown Simpson;[3] ŝi analizia la literaturon de Charlotte Brontë,[4] Jean Rhys,[5] Lev Tolstoj, Kōbō Abe, Tennessee Williams, James Baldwin, kaj Isaac Bashevis Singer;[6] ŝi uzis sian propran radikalan feminisman vidpunkton al sia ekzamenado de temoj historie verkitaj aŭ priskribitaj el vira vidpunkto, kiel ferakontoj, samseksemo,[7] lesbismo,[8] virgeco,[9] antisemitismo kaj la ŝtato Israelo,[10] Holokaŭsto, biologia supereco,[11] kaj rasismo.[12] Ŝi esploris premisojn sub konceptoj kiel gazetlibereco[13] kaj civilaj liberecoj.[14] Ŝi teoriigis pri la seksa politiko de spionado,[15] timo, kuraĝo,[16] kaj integreco.[17] Ŝi priskribis la politikan ideologion de maskla supremaciismo montrata en kaj konstituita per perforto,[18] frapado,[19] prostituo,[20] kaj pornografio.[21]

  1. Dworkin 1987, paĝoj 103–133
  2. Dworkin 1989a, paĝoj 153–161
  3. . Disorder in the Court : THE ABUSE : In Nicole Brown Simpson's Words (1995).
  4. Dworkin 1989a, paĝoj 68–87
  5. Dworkin 1989a, paĝoj 87–94
  6. Dworkin 1987, paĝoj 3–100
  7. Dworkin 1978a, paĝoj 107–146
  8. . Lesbian Pride (1975).
  9. Dworkin 1987, paĝoj 103–151
  10. . Israel: Whose Country Is It Anyway? (1990).
  11. . Biological Superiority: The World's Most Dangerous and Deadly Idea (1977).
  12. (September 2016) “Our Blood: Andrea Dworkin on Race, Privilege, and Women's Common Condition”, Women's Studies International Forum 58, p. 68–76. doi:10.1016/j.wsif.2016.07.004. 
  13. . For Men, Freedom of Speech; For Women, Silence Please (1979).
  14. . The ACLU: Bait and Switch (1981).
  15. Dworkin 1978a, paĝoj 37–69
  16. Dworkin 1976, paĝoj 50–65
  17. Dworkin 1987, paĝoj 127–128
  18. Dworkin 1976, paĝoj 22–49
  19. . A Battered Wife Survives (1978b).
  20. . Prostitution and Male Supremacy (1993).
  21. . Pornography and Male Supremacy (1981).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search